Next Previous Contents

5. X-fenestra sistemo

5.1 Tiparoj

Por trovi Latin-3-tiparojn kaj rilatajn informojn por la X-fenestra sistemo vi rigardu en la Virtuala Esperanto-Biblioteko - sub la rubriko "Komputadaj fakoj".

Cxe la tiparoj vi trovas indikojn kiel instali ilin. Per:

  xlsfonts -fn *iso8859-3

vi povas kontroli cxu la tiparoj (sukcese) estas instalitaj en via sistemo. La proporciaj Adobe-tiparoj bone tauxgas por vidado en Communicator, Knews, Xfmail...). Por Xterm kaj la Vi-variantoj vi uzu la tiparojn de Alain Fagot.

La plej multajn X-ajn programojn vi povas voki tiel:

  <programo> -fn <tiparnomo>
por ke ili uzu la tiparon tiparnomo.

Alternativo al la supre menciitaj tiparoj estas la uzado de TrueType-tiparoj. Por tiuj tiparoj, originale uzataj de Vindozo kaj Makintosho ekzistas biblioteko FreeType, kiu permesas uzi ilin ankaux kun Linukso. Surbaze de tiu biblioteko ekzistas du tiparserviloj xfstt kaj xfsft, kiuj servas TrueType-tiparojn al X-fenestroj. La necesajn TrueType-tiparojn vi povas aux preni el ekzistanta Vindozo 9x/NT-instalo aux ekzemple de la mikrosofta servilo. Atentu, ke vi bezonas unikodajn TrueType-tiparojn. La okbitaj normale ne enhavas la esperantajn signojn aux en maltauxgaj lokoj. Unikodaj estas ekz. la kutimaj Courier New, Arial, Times New Roman kaj Lucida Sans Unicode.

xfstt

Xfstt estas relative simple instalebla solvo, kiu tamen havas la malavantagxon, ke gxi ne realigas la tutan norman tiparservan protokolon.

Normale xfstt uzas Unikodon, kies unuaj 256 signoj estas la samaj kiel cxe ISO-8859-1. Ekde la versio 0.9.8 oni povas rebildigi la unikodajn signojn al aliaj kodoj. Ekzemple per la komandlinio:

  xfstt --encoding iso8859-3,koi8-r,windows-1251         

xfsft

Xfsft estas pli norma, sed pli malfacile instalebla solvo. Gxi estas fliko por X-fenestroj. Do oni devas elpaki la fontaron de X, poste fliki gxin per xfsft kaj rekompili. Por Linux ankaux ekzistas jam kompilita versio. La programon Xfs (X-Font-Server) vi plej konvene lancxas en propra "init"-skripto. La tiparojn oni poste instalas same kiel aliajn X-tiparojn.

Same kiel cxe xfstt oni povas servi unikodan tiparon laux diversaj kodoj. Ekzemple la linioj

  arial.ttf -microsoft-arial-medium-r-normal--0-0-0-0-p-0-iso8859-1
  arial.ttf -microsoft-arial-medium-r-normal--0-0-0-0-p-0-iso8859-2
  arial.ttf -microsoft-arial-medium-r-normal--0-0-0-0-p-0-iso8859-3   
en fonts.dir servas la tiparon Arial en la kodoj Latin-1, Latin-2 kaj Latin-3. Atentu, ke en la versio 1.0.1 estis eraro pri Latin-3, kiu en la sekvaj versioj estas korektita.

5.2 Tajpi E-signojn

La X-fenestro-sistemo permesas difini reagojn al klavpremoj de la "kompona klavo" (plej ofte tiu estas difinita kiel AltGr) plus alia klavo.

Ekzemple sur germana klavaro AltGr+q donas la signon '@'

Per la programo xmodmap oni povas difini, ke

  AltGr+c -> cx
  AltGr+Shift+c -> Cx
  ...

Por tio metu en vian uzanto-dosierujon dosieron ~/.Xmodmap. (Ofte gxi jam estas tie kaj vi nur bezonas modifi gxin.) Kaj aldonu la sekvajn liniojn:

  keycode  54 = C NoSymbol AE
  keycode  42 = G NoSymbol Ooblique
  keycode  43 = H NoSymbol paragraph brokenbar
  keycode  44 = J NoSymbol onequarter notsign
  keycode  39 = S NoSymbol Thorn
  keycode  30 = U NoSymbol Yacute

Ne cxiuj programoj gxuste traktas tion. Alia ebleco (vi povas uzi ambaux variantojn samtempe) do estas, meti la 12 esperantoliterojn sur la 12 funkcio-klavojn:

  keysym F1 = F1 ae
  keysym F2 = F2 AE
  keysym F3 = F3 oslash
  keysym F4 = F4 Ooblique
  keysym F5 = F5 paragraph
  keysym F6 = F6 brokenbar
  keysym F7 = F7 onequarter
  keysym F8 = F8 notsign
  keysym F9 = F9 thorn
  keysym F10 = F10 Thorn
  keysym F11 = F11 yacute
  keysym F12 = F12 Yacute

Certigu, ke dum la starto de la X-fenestro-sistemo lancxigxas la ordono xmodmap ~/.Xmodmap. Normale en /usr/X11R6/lib/X11/xinit/xinitrc jam trovigxas linioj kiel

  usermodmap=$HOME/.Xmodmap 
  if [ -f $usermodmap ]; then
    xmodmap $usermodmap
  fi


Next Previous Contents